Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

08
sep
Stockholm
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Renkontiĝoj en EKS dum marto kaj aprilo

Lastatempe Esperantoklubo de Stokholmo aktivis kaj okazigis kunvenojn ĉiumerkrede, kiel kutime - sed malkiel kutime neniuj skribaĵoj aperis en ĉi tiu retejo pri tiuj renkontiĝoj. Do jen ĉi-sube estas raportetoj pri la kvar plej freŝdataj kunvenoj, kiuj estis ĝis nun preterlasitaj ĉi tie:

13an de marto - Prezento pri la elektoj en Gronlando: Ĉi tiu merkredo estis tuj post la parlamentaj elektoj en Gronlando, kaj okaze de la elektoj Fanny (kiu, laŭ mia memoro, ja antaŭe loĝis en Gronlando) faris prezenton tute pri la gronlandaj elektoj: pri ĝiaj rezultoj, pri la partioj kaj la kandidatoj, kaj pri ties elektaj kampanjoj. La prezento, kune kun la demandoj kaj la interparolado inter la ĉeestantoj, fakte fine pli temis pri la ĝeneralaj vivkondiĉoj en Gronlando ol nur pri la elektoj (ni patrolis ekz pri kiel multaj estas la loĝantoj de Gronlando, kiuj partoj de la lando estas plej loĝataj kaj kia estas loĝado tie).

20an de marto - Raporto pri Vintraj Tagoj: Dum la semajnfino antaŭ tiu ĉi merkreda kunveno okazis la Vintraj Tagoj, ĉiujara Esperanto-renkontiĝo okazigata de Esperanto-Asocio de Finnlando. Ĝi estis dutaga (semajnfina) aranĝo, okazinta en Helsinko, kaj ĝin ĉeestis du el niaj klubanoj - Soile kaj mi mem. Laŭ la unua plano (kiam la estraro planis la kunvenon de la 20a de marto) Soile farus prezenton pri Vintraj Tagoj, sed poste evidentiĝis ke ŝi ne havis tempon fari tion la 20an de marto, do mi kaj ŝi konkludis ke prefere mi faru la prezenton. La amuza afero estas, ke mi antaŭ tio ne intencis iri al Vintraj Tagoj (kvankam ĝi tentis min), do tiu ĉi simpla kialo (ke mi anstataŭu Soile kiel aranĝanton de unu klubkunveno) kaŭzis, ke mi iris al Esperanto-renkontiĝo eksterlande, kiun mi tre ĝuis. La prezenton pri Vintraj Tagoj mi efektivigis per rakontado kaj montrado de bildoj, kaj mi ankaŭ kunportis ĉiujn aĵetojn/dokumentojn (ekz la liston de ĉeestantoj) kiujn mi akiris ĉe Vintraj Tagoj.

Dum la merkredo 27an de marto tamen estis neniu kunveno en EKS - la estraro decidis fari paŭzon en la agado por la paska semajno.

3an de aprilo - Konversacia vespero: La 3an ni denove okazigis konversacian vesperon en la klubo, kaj ĝia aranĝanto estis mi. Pri konversaciaj vesperoj mi jam rakontis antaŭe en kelkaj skribaĵoj ĉi tie, kaj tial mi ne havas multon plu por diri pri ĉi tiu specifa konversacia vespero. Estis agrabl-etosa babilado en Esperanto, tute sukcesa klubkunveno, sufiĉe simile al la pasintaj fojoj.

10an de aprilo - Montrado de filmetoj: Dum tiu ĉi kaj la pasinta jaro mi kelkfoje aranĝis klubkunvenojn, en kiuj mi rakontis pri eksterlandaj Esperanto-aranĝoj kiujn mi ĉeestis (lastjare printempe mi rakontis pri IJF 2012, aŭtune pri 79a Kongreso de Esperanto en Italujo, ĉi-vintre pri JES 2012, kaj ĉi-printempe pri Vintraj Tagoj, vidu ĉi-supre). Dum mi vojaĝis al pli kaj pli da Esperanto-kunvenoj, mi pli kaj pli interesiĝis pri filmado per mia kamerao, ĉar mi rimarkis ke mi ŝatis poste uzi la filmitan materialon por kunmeti filmetojn, al kiuj mi aldonas diversajn aferojn, ekz subtekstojn, proprajn klarigojn/komentojn ktp. Do la 10an de aprilo ni aranĝis klubkunvenon, en kiu mi montris filmojn el pasintaj eksterlandaj kongresoj - kaj aferojn kiujn mi montris en la klubo jam antaŭe (dum la respektivaj klubaj prezentoj pri la aranĝoj), kaj aferojn ne antaŭe montritajn. Plejparte (sed ne nur) temis pri muzikaĵoj kiujn mi filmis dum esperantaj koncertoj, unuavice dum JES kaj dum la itala kongreso en Mazaradelvalo.

Tute hazarde okazis, ke dum ĉiuj el la ĉi-supre menciitaj klubkunvenoj estis ekzakte kvin ĉeestantoj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton