Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

07
jun
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Bilda, muzika kaj manĝaĵa prezento pri Nikaragvo

La 27an de februaro Ingvar okazigis programeron en kiu li rakontis pri Nikaragvo, kaj la pri tempo kiam li loĝis tie - tio estis kontinuaĵo de programero de lastaŭtune, kiu temis pri lia tempo en Peruo ("Ingvar Enghardt rakontis pri sia interesa vivo", 14an de novembro). Ingvar montris bildojn, sonigis muzikon, donis memkuiritajn tortiljojn (tortiljo estas ege kutima manĝo en Nikaragvo, do tiel eĉ la manĝaĵo de la kunveno estis rilata al la temo), kaj montris kelkajn aliajn rigardindaĵojn/legindaĵojn - interalie, li havis multajn eldonojn de gazeto "Nyheter från Nicaragua", de kiuj mi legis kelkajn artikolojn. En tiuj gazetoj ankaŭ estis multaj artikoloj verkitaj de Ingvar mem (li estis unu el ĝiaj redaktoroj).

La programtitolo estis "Tempo de la milito en Nikaragvo", tamen laŭ mi la prezento ne temis tiel multe pri la milito mem (Ingvar iom rakontis pri ĝiaj kaŭzoj kaj kiuj batalis), sed pli temis pri la ĝeneralaj vivkondiĉoj en Nikaragvo tiutempe kaj pri la kulturo. Estis ses ĉeestantoj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton