Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

07
jun
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Prelego pri la antaŭurbo Tensta en EC

La programo en Esperanto-Centro la 20an de februaro temis pri Tensta, antaŭurbo de Stokholmo. Pli precize: Fanny faris prelegon pri Tensta, la urboparto al kiu ŝi transloĝiĝis antaŭ kelka tempo, kaj rakontis pri kia estas la loĝado en tiu urboparto, por ŝi, kaj por la Tensta-anoj ĝenerale. Unu interesa afero estis tio, ke ŝi partoprenas en t.n. "läxhjälp" (hejmtaska helpado) kun la lernejanoj tie, kaj ŝi rakontis al ni kiel tiu agado funkcias.

Krom la propraj impresoj ŝi parolis pri ĝeneralaj aferoj en la situacio de Tensta, ekz. ŝi iom parolis pri Järvalyftet/Vision Järva, politika plano kiu celas plibonigi la vivkondiĉojn en la areo de Järvafältet, kiu ja inkluzivas Tensta.

Ŝi ankaŭ kunportis paperojn kun oficialaj statistikoj pri la enloĝantoj de Tensta, kaj tie estis unu el la aferoj kiuj plej surprizis min - mi tute ne sciis, ke 86,7% (laŭ ĉi tiu fonto) de la Tensta-anoj havas eksterlandan originon (tio inkluzivas homojn kiuj naskiĝis eksterlande aŭ kiuj havas du eksterlande naskitajn gepatrojn). Mi pensis ke la nombro estus pli malalta, ĉar en mia propra urboparto la nombro da svedoj sen eksterlanda fono ja estas multe pli alta ol 13,3% (kvankam mi mem ja estas eksterlandano) - do mi ne sciis, ke en tiu afero estas multa vario inter la diversaj urbopartoj de Stokholmo.

Aldone, Fanny montris al ni ekzempleron de la libro "Var det bra så?" de Lena Andersson, kaj iom diskutis ĝian enhavon. Tiu libro do temas pri homo kiu loĝas en la fikcia stokholma antaŭurbo Stensby, kaj pere de la priskribo de la situacio en tiu elpensita urboparto, la verkisto kritikas la sintenon kontraŭ Tensta kiun havas la aliaj urbopartoj de Stokholmo (en la realo). Mi iom ekinteresiĝis pri la libro, ĉar mi rekonis la verkinton Lena Andersson de ŝiaj skribaĵoj en Dagens Nyheter (ŝi estas sendependa skribisto en DN).

Do, en ĉi tiu kunveno mi lernis novajn aferojn pri Tensta, kiu ŝajne diferencas de mia urboparto (mi loĝas en Sollentuna) pli ol mi supozis, kvankam la du antaŭurboj estas proksimaj.

Ĉeestis kvin homoj en la kunveno.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton