Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

08
sep
Stockholm
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Sankt-Valentena manlaboreta vespero

Vespere la 13an de februaro Fanny kaj Ulrika denove aranĝis manlaboretan vesperon en EKS. La temo de ĉi tiuj manlaboretoj estis la tago de Sankta Valenteno - la posta tago ja estis la 14a de februaro. Do temis pri amikeco kaj amo. Ni faris sankt-valentenajn kartojn uzante diversajn manlaboretajn ilojn kaj algluaĵojn, kaj pro la temo ili kompreneble abunde enhavis la kor-simbolon (♥) - estis glumarkoj kun koroj, etaj plastaj koroj, kor-forme tonditaj paperpecoj ktp.

Bedaŭrinde Ulrika ne povis veni, kvankam ŝi estis unu el la aranĝantoj, pro tio ke ŝi sentis sin malbone. Sed dankinde ŝi lasis en la klubejo la manlaboretan materialon (glumarkojn, ruĝkoloran paperon), pri kiu ŝi respondecis, tiel ke ni povis uzi ĝin.

Du el la sankt-valentenaj kartoj kiujn ni faris (ni estis kvar ĉeestantoj) nun videblas en la montrofenestro de Esperanto-Centro.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton