Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Nacia tago de la sameoj

La sesa de februaro estis la nacia tago de la sameoj, kaj en la Esperantoklubo de Stokholmo ni havis klubkunvenon, en kiu ni atentis ĝin. Venis al la klubo Mikael Blind, kiu rakontis pri la sameoj kaj pri ilia situacio, traktante multajn temojn (interalie boacadon, lingvajn demandojn de sameoj, edukadon de sameoj nun kaj historie ktp). Ni ankaŭ aŭskultis la nacian kanton de la sameoj, kantita en la nordsamea lingvo (kaj ni havis la kantotekstojn sur paperaj folioj, tiel ke ni povis lege sekvi en la teksto dum la kanto). La parolado dum ĉi tiu klubkunveno estis plejparte en la sveda lingvo - kiel Esperantoklubo ni kompreneble preferas, kiam aferoj okazas en Esperanto, sed ĉiuokaze la prezento estis tre interesa! Ĉeestis entute ok homoj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton