Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

05
jul
Stockholm
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Okazis la jarkunveno de la Stokholma klubo

La jarkunveno de la klubo estas ofte la plej vizitata klubkunveno de la jaro (sed ne nepre, tio dependas de la enhavo de la programo dum la jaro). Ĝi ankaŭ estas la plej grava kunveno por la agado, ĉar tiam oni elektas prezidanton, estraron, revizorojn, kaj elektan komitaton, kaj oni raportas kaj diskutas pri la pasintjara agado kaj ekonomio. Jam antaŭ la jarkunveno ĉiuj membroj ricevis ekzempleron de la agadraporto por la jaro 2012 (aŭ poŝte aŭ retpoŝte), kiun pretigis nia vicprezidanto.

La jarkunveno ĉi-jare okazis la 30an de januaro, kaj venis 11 partoprenantoj. Do probable ĉi tiu jarkunveno ne estos la plej vizitata EKS-kunveno de 2013, ĉar ĝi estis malpli granda ol la lastjara jarkunveno, kiu havis 17 ĉeestantojn.

Por mi persone la plej grava elekto estis la elekto por la prezidant-posteno, ĉar mi estis la ununura kandidato al ĝi - jam antaŭ kelkaj monatoj Ingvar sciigis, ke li volis eksiĝi de la prezidanteco, kaj dum estrarkunveno en decembro mi mem kandidatiĝis al la posteno. Kiel do atendite, mi elektiĝis prezidanto de la klubo! Ingvar daŭre estas en la estraro.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton