Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

08
sep
Stockholm
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Renkontiĝo en EKS por kantemuloj

En Esperanto-Centro, merkrede la 23an de januaro, estis kantvespero organizita de Gunilla - unu el la plej ofte okazantaj programeroj en nia klubo. Ĉi-foje la muzikon pliriĉigis du instrumentoj - ukulelo ludata de Gunilla kaj gitaro ludata de Fanny. Ni do kantis multajn diversajn kantojn en Esperanto, kies kantotekstoj kaj notoj/akordoj troviĝis en kantolibro kaj sur antaŭpreparitaj folioj. Bedaŭrinde mi ne antaŭe konis multajn el la melodioj, kaj tiam mi ne povis tre forte kunkanti, sed mi ja aprezis tiujn kantojn kies melodiojn mi bone konis, interalie "La Espero", "Iamo longe for" kaj "Odo al Ĝojo".

La sekvontan merkredon estos la jarkunveno de la klubo, do la plej grava renkontiĝo de la jaro. Mi esperas ke vi ĉeestos, speciale se vi estas membro en nia klubo!

En la ĉi-supra foto mankas Soile, kvankam ŝi ĉeestis la kantvesperon, pro tio ke estis ŝi kiu faris la foton.

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (1)

  • Mi nun rimarkis, ke en la alŝutita foto estas horloĝo, kiu montras ke la bildo estas fotita je kvarono antaŭ la naŭa. Tio fakte estas malvera - laŭ mia memoro ni je tiu horo jam estis foririntaj de la klubejo. La vero estas ke la baterio de la horloĝo estis ĝuste tiam malpleniĝinta, kaj ĝiaj montriloj estis fiksitaj ĉe la horo 20:45. Ni ŝanĝis la baterion unu semajnon poste, dum la jarkunveno.

Aldoni komenton