Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Prezento pri JES: La unua kunveno de la jaro por la Stokholma klubo

La 16an de januaro rekomenciĝis la agado de EKS post la kristnask-novjara paŭzo. Kaj mi tre ĝojis reveni al Esperanto-Centro! La programon aranĝis ĉi-foje mi - temis pri la Junulara E-Semajno (JES), Esperanto-aranĝo kiun mi ĉeestis dum la novjaro (en Naumburg, Germanio). Dum la renkontiĝo mi multe fotis kaj filmis, por poste havi materialon kiun mi povu montri.

Mi faris mian prezenton pri JES jene: Mi alvenis frue al la klubo, kaj mi metis ĉiujn miajn aĵetojn, memoraĵojn, broŝurojn ktp de JES sur la mezan tablon, por ke la ĉeestontoj povu pririgardi ilin. Mi ankaŭ sonigis muzikon (ĉerpitan de miaj videoj - do temis pri muziko rekte el la koncertoj de JES), por krei JESan etoson. Miajn fotojn kaj videojn mi kunmetis en unu filmon, kiu ilustris mian vojaĝon al JES kaj la novjaran festadon.

Bedaŭrinde venis nur tri aŭskultantoj al la prezento (mi atendis ke estus iom pli), tamen tio ne tro ĝenis min; La reagoj al mia filmo inter la ĉeestantoj estis pozitivaj, kaj ni iom planis fari klubkunvenon sekvontmonate, en kiu mi povos remontri filmojn de pasintaj kongresoj/renkontiĝoj.

Se vi volas pli da informoj pri JES, jen ligiloj al kelkaj retpaĝoj:

http://jes.pej.pl/2012/

http://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_E-Semajno

Grupa foto troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=488032771247507&set=a.443720762345375.112986.327083300675789&type=1

Komentoj (6)

  • Ho, mi memoras mian junecon! ;) IS post sia 52a jaro fariĝis JES kune kun pola junula aranĝo kaj mi demandas min; ĉu ili ankoraŭ dancas "La Bamba"?

  • Jes, la Bambo estas ja grava parto de la koncertoj dum Esperanto-renkontiĝoj! Jen, mi provis alŝuti bamban filmeton kiun mi filmis dum JES:

  • Gasto (inga johanson)

    Permaligo

    Jag tycker man kan nämna att Varsovia Vento har ett bra inslag om JES
    i sin 86:e utsändning
    http://www.podkasto.net/

    de Gothenburg, Sweden
  • Ah! Klare, ĉar ĝi estas tre amuza kaj kuniga. Mi preskaŭ volus iri al la sekva JES por ĝui kaj memori. Kompare UK kaj simile estas ege malteda aranĝo. Ĉu pli da nordiaj junuloj ĉeestis, aŭ ĉu vi estis sola, sola, sola, Tatu?

  • Mi neniam partoprenis IS/JES sed plene ĝuis vian filmeton.

  • Al Inga Johanson: Dankon pro la ligilo!

    Al Stella Lindblom: Nu, eĉ se mi estus la ununura nordiano, mi estus malsola, ĉar mi amikumus kun la eksternordianoj :)
    Sed ĉiukaze - krom mi estis ankaŭ kelkaj aliaj homoj el Nordio tie. Tiu, kun kiu mi plejmulte interparolis estis Tuomas el Finnlando. Post JES li skribis blogan tekston pri sia vojaĝo, kiu alireblas per ĉi tiu ligilo: http://esperantorovaniemi.wordpress.com/2013/01/19/mia-unua-granda-esperanta-renkontigo/ (mi rekomendas legi ĝin)

    Al Anita Dagmarsdotter: Mi ĝojas ke vi ŝatis la filmeton. Jen, nun mi alŝutis alian filmeton, kiu enhavas mallongajn elĉerpaĵojn el pluraj el la koncertoj de JES:

Aldoni komenton