Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

Neniu planita evento!

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

EKS finis la jaron per Lumfesto

 

Je la speciala dato 2012-12-12 okazis la lasta merkreda renkontiĝo en nia klubo por ĉi tiu jaro, kun la programtitolo "Lumfesto en Esperanto-Centro". La ĉi-foja renkontiĝo estis plurmaniere speciala: kristnaskaj kaj Luĉio-festaj dekoracioj kaj vestaĵoj, sufiĉe granda nombro da partoprenantoj (dek kvin), oferto de spickuketoj, bulkoj kaj sandviĉoj en multa kvanto, instrumenta muziko kun kantado.

Dum la aranĝo mi iom bedaŭris, ke mi ne kunportis mian fotilon - kiam venis la kanto pri Sankta Luĉio, mi eksentis ke mi volis filmi ĝin. Sed ne eblas ĉion filmindan filmi kaj ĉion fotindan foti, do sufiĉu ke mi memoras tion kio estas memorinda.

Ni kantis pli-malpli la samajn kantojn kiel lastan merkredon, dum la Kantvespero, sed la muzikado estis rimarkeble pli altkvalita nun, kiam estis uzataj pluraj instrumentoj (gitaro, ukulelo kaj tamburino) kaj ĉeestis pli granda kantantaro. Ĉiujn kantojn ni kantis dufoje, ĉar proksimume je la sepa kaj duono alvenis du eksterlandaj gastoj, ĵus fluginte el Nederlando (ili jam antaŭ multa tempo informis pri sia alveno) kaj por ili ni kantis unu plian fojon.

Povas esti, ke la plej agrablaj partoj de la aranĝo tamen estis tio, kio okazis antaŭ, inter kaj post kiam ni kantis - t.e. la simpla interbabilado kaj amikumado inter la ĉeestantoj. Tamen tio estas apenaŭ menciinda, ĉar estas jam klare, ke en ajna renkontiĝo la plej grava afero estas la kuneco.

Mi ankaŭ rakontu, ke la gastoj kunportis donacojn: Ili donacis al la klubo (kaj ankaŭ al mi persone - mi estis tre danka) memfaritan Esperantan kartoludon.

La sekvonta renkontiĝo en EKS estos post kelkaj semajnoj, do intertempe mi deziras al vi bonan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron!

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton