Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

19
nov
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Kantvespero kun Gunilla - sen Gunilla

 

La titolo por la programo de la 5a de decembro estis "Kantvespero kun Gunilla". Tamen, la tre neĝa vetero reduktis ĝin al kantvespero sen Gunilla - la transport-ebloj en la urbo estis iom ĥaosaj pro la veteraj kondiĉoj, do Gunilla ne povis veni. Mi fakte neniam antaŭe partoprenis en iu el la Gunilla-aj kantvesperoj, do mi ne povas taksi ĉu ni sukcesis okazigi same bonan kantvesperon kiel kutime, malgraŭ la foresto de Gunilla.

Ni kantis precipe kristnaskajn kantojn, ekz pri Sankta Luĉio, do ni tiel ankaŭ iom prepariĝis por la kantado en la venontmerkreda programo, la Lumfesto. Sed ni ankaŭ kantis La Esperon, kaj la JoMo-kanton "Ĉu vi volas danci?" kune kun gitarludado. Ni ankaŭ lernis kelkajn novajn vortojn - tradiciaj kantoj ja uzas poezian lingvaĵon, kiu necesigis al ni rigardi en vortaroj por certiĝi pri la signifoj de kelkaj el la vortoj (ekzemple, mi antaŭe ne konis la vortojn "langvoro" kaj "beata").

Pro hazardo la partoprenantaro de la kantvespero konsistis el kvin personoj de la estraro, do ĉeestis preskaŭ la samaj personoj kiel en la estrarkunsido (kiu okazis la antaŭan tagon).

Jen bildo de la amasneĝa vetero:

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton