Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Esperantokursinformoj kun kotizoj

Someraj kursoj en Esperanto-Gastigejo 13–20 julio 2014

La Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors en Värmland invitas al someraj kursoj dimanĉo–dimanĉo 13–20 julio 2014 (komenciĝos per tagmanĝo je la 17a, finiĝos post lunĉo la lastan tagon). Instruos Natasha Bertse, Anna Ritamäki-Sjöstrand kaj helpinstruistoj, inter ili Douglas Draper.

Ni en junio povis konstati ke ni havas bonan nombron da partoprenantoj.

Por
– infanoj
– komencantoj
– daŭrigantoj
– konversaciado, stilo kaj gramatiko.


Kotizoj por la tuta kurso (inkluzivas tranoktadon en plurlitaj ĉambroj kaj manĝojn);
500-krona rabato je aliĝo antaŭ la 1a de julio 2014.

 Plenkreskulo sen rabato: 2720 kr (antaŭ 1. julio 2220 kr).
13–17-jaruloj, studentoj, senlaboruloj, pensiuloj:
2370 kr (antaŭ 1. julio 1870 kr).
5–12-jaruloj:
1720 kr (antaŭ 1. julio 1220 kr).
Infanoj sub-4-jaraj senpage.

 Aldonoj por loĝado (la tutan kursemajnon):

 unulita ĉambro: 525 kr
dulita ĉambro: 350 kr por persono (700 kr por ĉambro)
ĉambro kun propra necesejo: 350 kr

 Eblos starigi tendon aŭ loĝi en propra ruldomo (rabato je la ordinaraj prezoj).

 Eblos veni pli frue aŭ resti pli longe laŭvole kontraŭ modesta aldona pago.

Aldonaj kostoj: por kursmaterialo, ekskurso kaj por antaŭ-/posttagmeza kafo kun kuko aŭ frukto (20 kr tage, 10 kr por unu fojo).

 Aliĝo antaŭ la 1a de junio kun 500-kr-rabato. Vi povos ankaŭ informiĝi pri stipendioj.

 Tiuj, kiuj aliĝis antaŭ la 1a de majo ĝuos 10%-rabaton ĉe aĉeto de elektitaj libroj dum la kursoj.

 Legadu la kurs-retejon (ĉi tiun) ĉe: www.esperantogarden.se.

 Indiku la jenajn informojn en via aliĝilo (ret- kaj paperpoŝta adresoj ĉi-sube).

 Nomo:
Jaro de naskiĝo:
Hejmadreso:
Retpoŝta adreso:
Telefono (ev. poŝ-)
Ev. atentotaj specialaj bezonoj pri manĝaĵo aŭ alio:
Via Esperanto-nivelo /iom pri viaj jamaj spertoj pri Esperanto:
Ev. programero kiun vi povos oferti (ekz. dum vespera kunestado):
Se vi jam scias (proksimume) kiuhore vi planas alveni kaj foriri:

Vian aliĝon bv. sendi al info(a)esperantogarden.se (ŝanĝu (a) al heliko @) aŭ al

Esperanto-Gården

Stiftelsev. 1

680 96 Lesjöfors

Nia telefonnumero estas: 0590-309 09.

La kursinformoj svedlingve:  http://esperantosverige.se/eg-kommande-handelser/558-sommarkursinfo-2014

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton