Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Jarkunveno kaj programo 11-13 oktobro 2013

La membroj de Kooperativo Esperanto-Gastigejo estas invititaj al jarkunveno surloke en Lesjförs sabaton la 12an de oktobro 2013. Facilas ekmembri surloke, se vi volas. Krome estas alia programo, parte malferma por la ĝenerala publiko de vendredo ghis dimanĉo (la rekomendita forirtago). Ĉiuj estas bonvenaj partopreni.

Nia kataluna gasto Josep Franquesa i Solé rakontas pri profitdona komercado pere de esperanto kaj donas konsiilojn pri sukcesa internacia negoco. Lia prelego ne okazos en la vendredo kiel anoncite, do ni konsilas alvenon vendrede vespere au sabate antautagmeze.

Nia hungara gasto Sandor Hideg rakontos pri siaj spertoj pri aliaj Esperanto-Centroj, jen inspiro por evoluigi nian agadon.

Lige al la jarkunveno ankau okazas renkontiĝo por aktivuloj de esperantosverige.se.

Vi estas bonvena anonci vian partoprenon al ni por faciligi nian planadon, sed senaverta alveno kompreneble estas ebla.

Ni ĝisdatigos la paĝon laŭ la progreso de la programaj planoj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton