Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Someraj kursoj en Esperanto-Gastigejo en Svedio

Someraj kursoj en Esperanto-Gastigejo en Svedio

14a-21a de julio 2013 (novaj datoj deciditaj en marto 14-17 julio)

Eblas ankoraŭ aliĝi ĝis la komenco de la kurso, sed pro la planbezono ni aprezas kiom eble plej fruan kontakton(kursadreso: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. aŭ tel. 0590-309 09).

Ni bezonas viajn sekvajn informojn:

- nomo kaj kontaktinformoj
- aĝo kaj esperantonivelo (volonte informojn pri viaj jamaj esperantospertoj)
- specifaj bezonoj (eventualaj alergioj k.s.)
- deziroj pri ĉambro (se unuopa aŭ duopa kontraŭ krompago)

Ni aprezas ankaŭ pretecon kontribui al la programo.

Aktualaj informoj pri la kurso (interalie prezinformoj)

Esperanto-Gastigejo estas junulargastejo kaj kursejo en Lesjöfors, Svedio, meze inter Gotenburgo, Stokholmo kaj Oslo. Ni antaŭvidas partoprenantojn de multaj landoj por stimuli tujan ekuzon de la esperantoscioj. Eblas pluvojaĝi  al la Universala Kongreso de Esperanto en Islando de la kurso.

Kursoj por infanoj, komencantoj kaj daŭrigantoj, konversacio, stilo kaj gramatiko.

Kompetentaj instruistoj, interalie Natasha Bertse kiu gvidos konversacion kaj komunan kantadon.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton