Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Esperanto-Gården ricevis novan estraron

La jarkunveno de la kooperativo Esperanto-Gården (Esperanto-Domo en Lesjöfors) sabate la 13an de oktobro elektis estraron, kiu sekvtage inter si elektis la funkciulojn.

Nova prezidanto estas Anna Ritamäki-Sjöstrand. Vicprezidanto elektiĝis la antaŭa prezidanto Lennart Svensson, kiu ankaŭ prizorgas la praktikaĵojn de la gastigejo. Tomas Jansson estas nova sekretario. Daŭrigas en la estraro Jan Svensson kaj la kasisto Anders Rylander. Vicestraranoj estas Hokan Lundberg (nova) kaj Douglas Draper. 

(En la bildo, de maldekstre: Tomas Jansson, Lennart Svensson, Anna Ritamäki-Sjöstrand kaj Douglas Draper.)
 
La jarkunveno donis al Bengt Nordlöf la taskon esti kunvokanto de la elektoprepara grupo. Li ankaŭ plenumas la rolon de konstanta estrara konsilanto.
 
Inter la prioritatoj de la nova estraro troviĝas organizado de multflanka somera esperantokurso en la julia semajno 29 (la semajno antaŭ la Universala Kongreso en Rejkjaviko).
 
La nova prezidanto estas kontaktebla per la retadreso: anna.ritamaki ĉe kolumbus . fi
 

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (1)

Aldoni komenton

Vår kalender

03
jul
Dato 03 julio 2017, 12:00