Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikelbilder - lång beskrivning

Detaloj

Bilder  - vad du bör veta innan du lägger in bilder

Det går att lägga in bilder i artiklar. Innan du kan göra det med framgång behöver du veta hur det fungerar. Här kommer den långa beskrivningen:

  1. vad är det 'interna galleriet'
  2. finns min bild redan i det Interna galleriet?
  3. limigoj al la bildoj en la interna galerio
  4. du manieroj trovi la internan galerion
  5. prilabori bildon en artikolo

La 'interna galerio'

La retejo havas specifan lokon por bildoj uzataj en artikoloj. Tiu ĉi galerio NE estas la sama kiel ekzemple la Dosiera arkivo aŭ aliaj bildaj galerioj kie vi povas enmeti bildojn en via profilo k.s. Nepre ne konfuzu tiun ĉi galerion kun la aliaj.

La interna galerio havas plurajn dosierujojn. Ĉiu Membroorganizo havas sian propran dosierujon kie la redaktoro kaj aliaj povas meti bildojn por sia propra organizo. Foje troviĝas ankaŭ subajn dosierujojn. Ni volas dividi la diversajn bildojn en fakoj por ne droni en dosieroj. Bv sekvu la gvidliniojn.

Se vi ne trovas bonan dosierujon vi povas krei novan per la metodo 2 por atingi la internan galerion.

Kiel atingi la internan galerion

Eblas atingi la lokon de la bildoj per du vojoj. Ambaŭ troviĝas ene de la artikola redaktilo.

  1. Sub la teksta areo troviĝas pluraj butonoj. Unu el ili nomiĝas "Bildo". Per tiu butono vi ekvidas fenestron kun ĉiuj haveblaj bildoj kune kun ebleco alŝuti pliajn bildojn.
  2. Dua maniero estas trovi la bildeton por 'image'/'bildo' en la redaktila ilobreto. Ĝi situas plej live en la sama eta kadro kiel la gaja mieneto. Klakante tiun vi povas vidi kampon URL kaj butonon "Browse server". Alklaku "Browser server"/'Esplori servilon' por trovi kiujn bildojn jam ekzistas.

Maniero 1 estas iom pli rekta, sed per 2 vi povas aldoni novan dosierujon se vi ne trovas bonan lokon por via bildo.

Ĉu via bildo jam troviĝas en la galerio?

Unue kontrolu ĉu la bildo kiun vi volas montri jam troviĝas en la reteja interna galerio. (Nature vi ne devas fari tion se vi jam certas ke ĝi ne...)

Grava noto: vi devas elekti la dosierujon por via tasko unue kiam vi alŝutas novan bildon. Alikaze ĝi restos en la radika katalogo kaj dronos inter la bildoj. Bedaŭrinde ne eblas movi dosierojn en tiu parto, do vi devas viŝi ilin kaj realŝuti al la ĝusta loko se vi forgesas.

Limigoj al bildoj en la interna galerio

Se via bildo jam ne troviĝas en la interna galerio, vi devas alŝuti ĝin. Donu priskriban nomon al via bildo, tiel ke facile eblas scii pri kio temas, ekz "EKS_julfesto_grupo_2013.jpg".

Grava noto: ne eblas alŝuti bildon pli granda ol 120 kb, sed ni petas vin uzi eĉ pli malgrandajn bildojn. 120 kb normale egalas larĝecon de bildo de 300-500 rm (=px). Se vi alŝutas bildon rekte de digitala fotilo, ĝi ofte grandas je 1-1,5 Mb, kiu rabas spacon en la servilo kaj malrapidigas la retejon.

Alŝuti bildon

En la redaktilo, uzu metodo 1 aŭ 2 por atingi la internan galerion.

1. Elektu la dosierujon en kiu vi metu vian bildon.

2. Rulumu plej suben por vidi la butonon "Bläddra" (aŭ simile: tio estas regita de via propra komputilo). Ĉe tiu butono estas kampo. Alklaku "Bläddra" por trovi kaj elekti la bildon por alŝuti. Kiam vi vidas la ĝustan nomon en la kampo, vi alklaku la butonon Alŝuti.

Nun la bildo estas en la Interna galerio, sed ankoraŭ ne en artikolo.

Kiel meti bildon en artikolo

Se vi jam ne estas en la Interna galerio, vi devas iri tien per metodo 1 (butono Bildo) aŭ metodo 2 (ilobreta bildeto 'image').

Metodo 1: En la dosierujo kie vi metis vian bildon, vi elektu ĝin per unu alklako. Vi povas vidi ke vi elektis bildon pro la nomo en la kampo nomata "Bilda retadreso". Nun alklaku la plej supran butonon "Enigi" en la spruĉfenestro. La bildo nun estu videbla en via artikolo.

Metodo 2: Elektu la aktualan bildon klakante la miniaturon, ne la nomon, kaj alklaku OK.

Bilda redaktilo en la artikola redaktilo

Se vi sekvas la priskribon kaj uzis metodon 2 por enigi bildon, vi nun vidas fenestron kun la bilda redaktilo.

Se vi ne, vi povas malfermi la bildan redaktilon per unu el du diversaj metodoj:

  1. markigu la bildon en la artikolo per klako kaj poste alklaku la ilobretan bildeton 'image'
  2. uzu la dekstran mus-butonon por alklaki la bildon

Eblas ŝanĝi la grandon, aldoni kadron al la bildo kaj enmeti spacon inter la bildo kaj la ĉirkaŭa teksto.

Grando: se via bildo estas tro granda por la artikolo, vi povas entajpi nombron por retumiloj (pixel). Normale niaj artikoloj akceptas larĝon je proksimume 500 rm.

Kadro: (border) aldonas etan nigran kadron ĉirkaŭ la bildo. Tio tute ne necesas. Aldonu 1-3 rm.

HSpace kaj VSpace: aldonas etan spacon inter la bildo kaj la ĉirkaŭanta teksto tiel ke ili ne estu tute flank-al-flanke. Taŭgas 5-10 en ambaŭ kampoj, sed la grando de la bildo kaj la fina rezulto devas decidi.

Konservu!

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012