Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Pri Diskutejo

Detaloj

Helpo por uzi la Diskutejon. Se vi ne povas trovi bonan respondon, vi povas uzi la dekstran formularon por sendi novan demandon al ni.

Kio estas "Diskutejo"?

Diskutejo estas forumo

Forumo estas loko por parolado kaj diskutoj. Ĉi tie oni povas interŝanĝi ideojn kaj vortojn, diskuti ĉio kio estas interesa sed ankaŭ kunlabori kaj agadi ene de projektoj, estraroj kaj laborgrupoj.

Informoj kunmetataj en ununura loko

Per uzo de unu loko por niaj diskutoj kaj agadoj, ni amasigas la informojn pri nia laboro. Se ni ĉiuj metas la informojn en unu loko, troviĝas nur unu loko por serĉi informojn. Vi ne devas pripensi kiu eble havas la respondon al via demando, kiel atingi la personon per telefono aŭ retmesaĝo. Vi nur vizitas la forumon, faras sercon aŭ kreas novan temon por demandi se vi ne trovas bonan respondon. Tiamaniere vi ne devas vane serĉi, ĉar povas esti ke homo kiun vi tute ne pripensis, havas la respondon.


Ĉu ne retpoŝto taŭgas?

Per retmesaĝo oni dissendas informojn anstataŭ kunmetas ĝin. Retpoŝto funkcias por specifaj temoj en specifaj grupoj, sed la ideo de la Diskutejo estas ke ni povas diskuti aferojn kiujn interesas al multaj personoj dum longa tempo. Alia pluso estas ke vi ne devas koni adresojn kaj numerojn al la ricevantoj.

Kial uzi la Diskutejon?

Avantaĝoj de forumo
La avantaĝo de forumo, kompare al babilejoj kaj telefono, estas ke vi en trankvilo kaj propra rapideco povas legi la mesaĝojn kiam vi mem volas. Vi ankaŭ povas bone pripensi vian respondon. Se vi havas gravan opinion aŭ informon, la enhavo restas por helpi aliajn dum longa tempo.

Troviĝas diversaj niveloj de alirrajtoj. Nia forumo ekzemple, estas malferma por neensalutintaj vizitantoj. Ĉiu uzanto devas esti membro por povi uzi ĝin. Ankaŭ troviĝas eblecoj por unuopaj grupoj/estraroj havi proprajn sekciojn videblaj/skribeblaj nur por tiu grupo. (Se tio estas interese - kontaktu nin!)

Avantaĝoj de forumo kompare al retpoŝtlistoj estas ke:

  • la diskuto troviĝas en unu loko, facile trovebla
  • la unuopaj noticoj videblas en korekta ordo
  • vi povas sekvi tutan diskuton seninterrompe
  • malfrualvenintoj povas sekvi la diskuton ekde la komenco
  • la diskutoj restas tiel ke oni povas lerni el antaŭaj decidoj
  • la tuta diskuto estas serĉebla

Ni kreas sciobankon

Per forumo ni iom post iom kreas trezoron da informoj kiuj povas esti reuzotaj. Daŭre reaperantaj demandoj ne devas esti temporabe diskutataj denove. Uzanto de devas scii kiu havas la respondon por ricevi ĝin.

La nura malavantaĝo estas ke oni devas ensaluti por skribi novan noticon.

Strukturo de Diskutejo

Arba strukturo

En Diskutejo troviĝas pluraj forumoj. En ĉiu forumo troviĝas sekcioj, kelkfoje kun diversaj kategorioj. Ĝi funkcias kiel branĉoj de arbo. Diskutejo estas trunko, la forumoj estas la branĉegoj. Ĉiu branĉoego havas branĉojn - sekciojn. Ĉiu branĉo havas branĉetojn - kategoriojn. Noticoj estas folioj kiuj povas kreski en iu ajn nivelo de la arbo.

Se oni komencigas novan Temon, oni devas unue decidi kie en la arba strukturo troviĝu la diskuto. Se estas tute nova afero eble administranto devas krei novan kategorion aŭ sekcion; metu vian noticon kiel eble plej profunde aŭ alte en la strukturo kie ĝi hejmas.

Respondi al notico

Plej ofte eblas respondi al noticon kiun vi legis. Se la butono Respondi troviĝas en la proksimeco, tio funkcias. Foje povas esti ke vi vizitas fadenon kiu estas legebla, sed ne skribebla por la grupo al kiu vi apartenas. Ekzemple estraro povas akcepti al membroj legi, sed nur al estraranoj skribi.

Kiam vi alklakis Respondi vi povas verki vian respondon en la tekstareo. Eblas uzi BBkodon por krei diversajn formatojn kaj stilojn. Vi ankaŭ povas meti ligon al alia paĝo en via teksto, aŭ montri filmon de Vimeo, JuTub aŭ simila servo. Vidu la bildetojn en la redaktila ilobreto por lerni pli.

Se vi volas aldoni sentojn, vi povas uzi la mienetojn por indiki ĝojon, koleron, malĝojon ktp.

Se vi volas aldoni bildon aŭ dosieron, vi povas uzi Aldonaĵon. Elektu dosieron en via komputilo kaj alklaku Aldoni.

Klakante Antaŭrigardi vi povas vidi kiel aspektas via notico antaŭ vi sendas ĝin.

Funkcioj en Diskutejo

Skribi novan temon

Krei novan noticon en nova temo per alklako de langeto aŭ butono "Krei temon". Vi devas decidi kie en la foruma strukturo via temo hejmas per elekto de la falmenuo super la tema rubriko.

Respondi noticon

Respondi per alklako de butono Respondi temon - kiu respondas ĝenerale al la temo, aŭ Respondi noticon - ene de la notico troviĝas du respondbutonoj. Se vi uzas tiujn via respondo videblas kiel rekta respondo de la aktuala notico se vi uzas la vidon "Fadena". Tiu montras arban strukturon de la fadeno. "Plata" montras la noticojn en tempa ordo.

Aboni novajn noticojn

Se vi ne volas viziti la Diskutejon tage por vidi ĉu io okazis, vi povas uzi la servon Aboni en unuopaj fadenoj, kategorioj aŭ sekcioj. Vi mem decidas pri la limigo. Se vi neniam volas viziti la Diskutejon, sed ricevi ĉiun noticon en via retpoŝta enirejo, vi povas aboni ĉiun forumon en la Diskutejo. Vi nur devas ensaluti por respondi aŭ krei novan temon.

Voĉdonado

Se vi volas doni al aliaj la ŝanĉon opinii en iom pli fokusa kaj antaŭdecidita maniero, vi povas uzi Enketojn. Kreu novan temon kaj elektu en la redaktila ilobreto la etan bildeton kun verda, ruĝa kaj blua strioj. Vi devas nomi la enketon kaj entajpi eblajn respondojn. Se vi volas pli ol du eblecoj, alklaku la pluson ĉe la enketa nomo. Priskribu vian enketon kaj konservu ĝin kiel normala temo.

Ligoj al JuTub kaj simile

En la ilobreto troviĝas bildeton de filmo. Per ĝi vi povas elekti el listo de diversaj interretaj servoj kiel Vimeo, YouTube ktp. Elektu la distribuanton kaj entajpu la kodon de la filmo vi volas montri. En JuTub la signoj post la egal-signo de la URLo estas la kodo.

Kiu respondecas pri la noticoj?

Vi mem.

EsperantoSverige donas al ĉiuj membroj la eblecon diskuti kaj opinii, sed vi mem respondecas - kiel en ĉiu alia kazo - por kion vi diras aŭ skribas.

Danki pro bonaj noticoj

Bonvolu NE skribi mallongaĵojn kiel "dankon"

La plej malbona maniero danki estas respondi per nova notico. Via subteno malbone videblas kaj la notico en si mem ne aldonas enhavon.

Danki al specifa notico - Dankon!

Se persono skribis tre ege indan noticon - pro enhavo aŭ temo aŭ io ajn - vi povas danki pro tiu specifa notico. Sub la teksto troviĝas eta butono Dankon. Alklaku ĝin. Via Danko videblas en la profilo de la dankito dum longa tempo.

Ĝenerala danko - bona karmo!

Se persono ĝenerale estas dankinda, vi povas aldoni bonan karmon al tiu. Maldekstre en ĉiu notico troviĝas profilaj informoj de la membro. Tie troviĝas nombro kun verda pluso kaj ruĝa minuso. Se vi alklakas la pluson vi aldonas bonan karmon.

Se vi provas danki al vi mem via karmo aŭtomate malkreskas!

 

Kritiki afable

Foje vi povas eniri fadenon kiu ekbruliĝis kaj evoluas al brulbatalo. Se oni provas trankviligi la diskuton enirante ĝin, la rezulto povas esti renversa. Se vi komentas pri kiuj malbonas kaj kiel, vi mem fariĝas problemo kaj la diskuto povas esti eĉ pli fajra.

Pli bonaj manieroj indiki kritikon

Vi povas doni malbonan karmon per la minusa signo en la membra profilo. Tio estas videbla por ĉiuj dum longa tempo kaj indikas ke la persono ne estas tute fidinda kaj afabla. Se ĝi ne estas tute stulta tiu indiko povas sufiĉi por trankviligi.

Se diskuto fariĝis brulbatalo

La sekva nivelo por indiki ke vi pensas diskuto estas malinda, malplaĉa kaj tro malĝentila, vi povas "Mendi kafon". Antataŭ kritiki la diskuton aŭ la diskutantojn vi simple skribas noticon mendante kafumon, ekz. "Mi volas tasegon da verda teo kaj pomkukon kun kremo". Do, vi ne devas eniri la batalon por kontraŭi ĝin. Vi ne devas elpensi pikajn respondojn aŭ elekti vortojn por ne vundi iun. Taŭgas mendi kafumon por indiki ke vi pensas ke diskuto transiris la limon de justeco kaj akceptemo. Vi ne devas persekuti iun kaj neniu devas rekte senti sin vundita (pli ol necese). Se pli ol certa nombro de membroj (2-3 individuoj) dum certa tempo (2-3 tagoj) mendis kafumon en ununura diskuto, la batalantoj devas ĉesi por doni la eblecon al aliaj pli pace diskuti. Se la vortmilito tamen daŭras, vi havas pliajn eblecojn malhelpi la situacion.

Raporti noticon

Se iu transiris la limon de akceptebla diskuto kaj vi volas ke la notico estu forigata aŭ la verkanto estu iel punita, vi povas alklaki la butonon Raporti al moderanto). Aŭtomate la administrantoj ricevas mesaĝon pri la situacio kaj povas decidi kio devas okazi. Persono kiu skribas stultaĵojn kaj kontraŭas la uzantajn kondiĉojn povas esti blokita de la Diskutejo aŭ eĉ de la tuta retejo dum tempo aŭ poreterne.

Notu ke la uzo de tiuj eblecoj en si mem povas esti konsiderata malbona konduto se uzata senkiale.

Ĉu eblas penti noticon?

Jes.

Se neniu jam respondis vian novan noticon vi povas forigi ĝin per la butono Forigi en la aktuala notico.

Se vi skribis stultaĵon, malkorektaĵon aŭ misliterumis, vi povas redakti noticon. Uzu la butonon Redakti por tio.

Kiu povas vidi la Diskutejon?

Vi devas esti registrita membro en la retejo EsperantoSverige kaj ensaluti. Neniu vizitanto povas legi ion ajn en la forumoj.

Estraroj, organizoj kaj laborgrupoj povas havi siajn proprajn partojn por povi diskuti senĝene. En tiuj ili mem decidas kiuj povas legi kaj skribi. Ekzemple eblas montri kategorion al membroj, sed lasi al funkciuloj ankaŭ skribi, aŭ tute kaŝi diskutojn de ĉiuj ekster la propra uzanta grupo.

Estus bone se ni povus malfermi la forumon ankaŭ al vizitantoj, sed tio ne funkcias ĉar troviĝas tro da truduloj kaj troloj kiuj enmetas sensencaĵojn, pornon kaj simile.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012