Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Nepre ne kopiu .doc-dosierojn!

Detaloj

La artikola redaktilo de EsperantoSverige funkcias kvazaŭ iu ajn vortprilaborilo/redaktilo. Tio signifas ke ĝi anstataŭas ekzemple Word kaj similaj programoj.

Nepre ne gluu Word-dokumenton en la artikolan redaktilon!

Ĉiu vortprilaborilo aŭ redaktilo estas programo en si mem. Ĝi havas sian propran kodon kaj proprajn regulojn kiel trakti la signojn de la dokumento. La kodo de aliaj formatoj, kiel ekz. .doc, povas malbone malfunkciigi la paĝojn en la retejo, kaj eĉ detrui ilin en kelkaj kazoj.

Kiel fari anstataŭe

Se vi nepre volas englui tekston en nia artikola redaktilo, bonvolu nur uzi la formatojn .txt aŭ .rtf.

Se vi ne scias kiel migri al tiuj formatoj, vi havas du elektojn:

  • aŭ kopii la tekston en retmesaĝo kaj sendi al vi mem per teksta reĝimo. (Vi povas ofte elekti inter html- kaj teksta reĝimo en via retpoŝtprogramo.)
  • aŭ uzi la servon "Sendi tekston" anstataŭe. En la menuo Aktivi elektu "Sendi tekston (ekstra servo)".

Per la dua metodo via teksto estas sendata al la administrantoj per servo kiu forpelas ĉiujn ekstrajn kodojn dum sendado. Bedaŭrinde vi devas atendi ĝis administranto povas fari artikolon por vi, do uzu nur se bezonate.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012