Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Elekti redaktilon

Detaloj

Ĉiu membro povas mem elekti inter kelkaj diversaj redaktiloj por verki artikolojn. Defaŭlto estas "TinyMCE", mezaltnivela redaktilo kiu havas plej oftajn, bazajn servojn.

Momente ni havas:

  • CKEditor - altnivela, ĉefe por administrantoj kaj specialaj taskoj
  • JCE - ne plu troviĝas se la datumbazo erare ne forigis la nomon
  • JoomlaCK - alia altnivela, ĉefe por specifaj taskoj
  • MyJSP - nur funkcias bone kun la nuna servo Miaj membropaĝoj
  • CodeMirror - nur uzebla por HTML
  • Neniu - nur lasas al vi skribi tekston sen redaktebleco
  • TinyMCE - defaŭlta kaj tute taŭga por ĉiutagaj taskoj

Vi povas ŝanĝi redaktilon ene de "Mia profilo" (kiu situas en la supra ĉefmenuo sub Miaj aferoj). Dekstre de la rubriko "Profilo de (via nomo)" troviĝas eta butono nomata Redakti. Alklaku tiun por redakti vian Profilon.

Se vi ne certas pri kiel uzi la redaktilojn, bv testi ilin en via propra loko por verki - Miaj aferoj >> Mia membropaĝo >> Verki propran tekston. Tie vi povas libere skribi kion ajn por lerni kaj sperti la eblecojn.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012