Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Krei artikolon por alia verkanto

Detaloj

La kampo Verkanto

Troviĝas pluraj manieroj verki artikolojn, sed ĉiu membro povas verki pere de servo en la Fronta flanko de la retejo. Administrantoj povas ensaluti la Dorson. Tie troviĝas iom pli da eblecoj.

Kiam oni verkas artikolon en la Fronta flanko la elekto de verkanto aŭtomate estas vi mem. Vi tamen povas aldoni "Alinomon de aŭtoro" sed tiu ne videblas ĉie en la retejo. 

Se vi aldonas tekston por iu alia kiu estas membro ĉe ESse, bv finfari la artikolon, sed poste kontakti administranton kiu povas ŝanĝi la nomon al la ĝusta membro por vi. Se la vera aŭtoro estas ne-membro, la alinomo restas kvankam la ligo venigas la klakanton al la artikola listo de la membro kiu entajpis la artikolon.

Oni povas alklaki la aŭtoran nomon en artikoloj. Tiam oni vidas liston de la artikoloj kiujn la aŭtoro verkis.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012