Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Publikigaj statoj kaj datoj

Detaloj

Publikigo

Artikolo povas havi diversajn statojn.

  • Malpublikigita
  • Publikigita
  • Arkivita
  • Rubigita

Se vi prilaboras nepretan artikolon estas prudente elekti la staton Malpublikigita. Tiel ĝi estas kaŝita de vizitantoj.

Kiam vi pretskribis artikolon, elektu Publikigita.

Se via artikolo malaktualiĝis sed meritas konservon kaj retroveblon, vi povas ŝanĝi la staton al Arkivigita.

Se vi volas forigi la artikolon, metu ĝin en la Rubujo. Ĝi ne tuj estos forigita, sed restos ĝis administranto viŝis la kaŝmemoron.

La datoj

Troviĝas tri elekteblaj datoj por ĉiu artikolo:

  • Kreiĝdato
  • Publikigdato
  • Findaton

Normale via artikolo ricevas la kreiĝdaton de la tago kiam vi komencis verki. Nur troviĝas unu kialo uzi tiun ĉi kampon; kiam oni movas artikolon povas esti ke oni volas montri ke ĝi estis kreata jam pli frue. Tiam eblas doni al ĝi pli fruan kreiĝdaton.

Se vi volas aŭ devas skribi artikolon kiun vi volas publikigi pli malfrue, metu la deziratan daton en la kampo por Publikiga dato.

Se via artikolo nur estas aktuala dum certa tempo, bonvolu helpi la legantojn (kaj la administrantojn) per enigo de dato por fini la publikigon. Ekzemple se vi volas reklami por kurso, meti la komenciĝdaton de le kurso en la Findato de la artikolo.

 

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012