Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Elekti kategorion

Detaloj

Kio estas 'kategorio'?

Troviĝas diversaj fakoj en nia retejo. Ĉiu Membroorganizo ekzemple havas sian propran kategorion kun subkategorioj por siaj diversaj fakoj. La kategorio stiras kie en la tuta retejo via artikolo estu videbla.

La nura loko kie oni ne povas elekti videblon per kategorio estas la Komuna blogo - La blogo, ĉar ĝi ne estas kategorio. Artikoloj markitaj Emfazitaj videblas en la Blogo malgraŭ en kiu artikolo ili loĝas.

Eblaj kategorioj dependas de via grupaj alirrajtoj

Vi plej verŝajne havas kelkajn eblecojn. Ĉiu membro ĉe EsperantoSverige rajtas aldoni artikolojn en la kategorio Artikola propono. Vi povas vidi aliajn artikolojn ol viaj propraj en la listo, sed vi nur povas redakti viajn proprajn artikolojn.

Alirrajtoj al pliaj kategorioj

Depende de viaj taskoj vi povas havi alirrajton al pluraj pliaj kategorioj. Vi devas zorgi ke vi elektas la korektan kategorion se vi havas skribrajtojn por pluraj partoj de la retejo. Se vi ne scias, elektu Artikola propono kaj demandu administranton.

Redaktoroj de Membroorganizoj havas alirrajtojn al la kategorioj de la subpaĝoj de tiu organizo. Redaktoroj de organizoj kiuj ne havas sian retejon sub la domajno EsperantoSverige.se tamen povas havi aliron al propraj kategorioj por povi blogi en la komuna blogo.

Ĉu vi povas vidi "strangajn" kategoriojn?

Se vi vidas aliajn kategoriojn ol tiuj al kiuj vi scias ke vi devas aliri, povas esti ke la alirrajtoj donas al vi troajn rajtojn. Bv kontakti nin por korekti tion!

Se vi ne vidas sufiĉe da kategorioj, vi verŝajne havas maltro da rajtoj. Bv kontakti nin por korekti tion!

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012