Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Bildo en artikolo - Redakti bildon

Detaloj

Malgraŭ ĉu vi ĵus enigis novan bildon, aŭ ĉu vi volas redakti bildon en malgranda artikolo, vi devas uzi la bildan redaktion ene de la artikola redaktilo. De la artikola redaktilo troviĝas du diversaj manieroj atingi la bildan redaktilon:

  1. per dekstra mus-klako al bildo, vi ekvidas la redaktan fenestron
  2. markigu bildon per klako kaj elektu la ilobretan bildeton 'image'

Eblas ŝanĝi la grandon, aldoni kadron al la bildo kaj enmeti spacon inter la bildo kaj la ĉirkaŭa teksto.

Grando: se via bildo estas tro granda por la artikolo, vi povas entajpi nombron por retumiloj (pixel). Normale niaj artikoloj akceptas larĝon je proksimume 500 rm.

Kadro: (border) aldonas etan nigran kadron ĉirkaŭ la bildo. Tio tute ne necesas. Aldonu 1-3 rm.

HSpace kaj VSpace: aldonas etan spacon inter la bildo kaj la ĉirkaŭanta teksto tiel ke ili ne estu tute flank-al-flanke. Taŭgas 5-10 en ambaŭ kampoj, sed la grando de la bildo kaj la fina rezulto devas decidi.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012