Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Bildo en artikolo - ilobreta bildeto

Detaloj

Priskribo de metodo "ilobreta bildeto"

Troviĝas du ĉefaj manieroj aldoni bildon al artikolo. Tiu ĉi teksto rapide priskribas la uzon de la bildeto 'image' en la ilobreto de la artikola redaktilo.

Antaŭa prilaboro

La bildo kiun vi volas uzi devas esti maksimume 120 kb, prefere eĉ malpli granda.

Vi devas scii kien meti la bildon en la interna galerio.

Enigi novan bildon en artikolon

  1. Alklaku la bildeton 'image'
  2. Elektu la dosierujon kie estu la bildo
  3. Rigardu plej sube en la fenestro
  4. Per la butono "Bläddra" (aŭ "esplori" en alia lingvo) trovu kaj elektu la deziratan bildon en via komputilo.
  5. Alklaku la butonon "Send it to the server"

Vi nun trovas vin en la bilda redaktilo de la artikola redaktilo. Se vi nur volas enigi la bildon, alklaku OK. Por redakti la bildon, legu la artikilon "Bildo en artikolo - Redakti bildon".

Se okazis problemoj, bonvolu legi la artikolon "Bildo en artikolo - Longa priskribo" antaŭ ol provi denove aŭ kontakti administranton.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012