Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Bildo en artikolo - butono Bildo

Detaloj

Priskribo de metodo "butono Bildo"

Troviĝas du ĉefaj manieroj aldoni bildon al artikolo. Tiu ĉi teksto rapide priskribas la uzon de la butono Bildo sub la teksta areo de la artikola redaktilo.

Antaŭa prilaboro

La bildo kiun vi volas uzi devas esti maksimume 120 kb, prefere eĉ malpli granda.

Vi devas scii kien meti la bildon en la interna galerio.

Enigi novan bildon en artikolon

  1. Alklaku la butonon Bildo
  2. Elektu la dosierujon kie estu la bildo
  3. Rulumu plej suben en la fenestro
  4. Per la butono "Bläddra" (aŭ "esplori" en alia lingvo) trovu kaj elektu la deziratan bildon en via komputilo.
  5. Alklaku la butonon "Alŝuti"
  6. Elektu la alŝutitan bildon per unu klako
  7. Alklaku la butonon "Enigi" plej supre en la fenestro
  8. Se necese, redaktu la bildon - (legu: Bildo en artikolo - Redakti bildon)
  9. Konservu!

Se okazis problemoj, bonvolu legi la artikolon "Bildo en artikolo - Longa priskribo" antaŭ ol provi denove aŭ kontakti administranton.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012