Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Rubrikoj en teksto

Detaloj

Rubrikoj

La rubriko de la artikolo venas en propra loko super la teksta areo kaj funkcias kiel ĉefa rubriko. Do, ne skribu la saman rubrikon unue en la teksto. Se vi skribas artikolon por paĝo kun ŝablono kie aspektas pli bone per unu malplena linio unue - uzu tion.

Por doni samecan aspekton de la artikoloj, bonvolu kontroli ke via artikolo bone aspektas kompare al la aliaj aferoj en la retejo. La fina celo estas krei bonan sperton por la vizitantoj.

Ene de la artikolo vi povas uzi rubrikojn por faciligi la legadon. La principo estas ke ni uzu "heading2" aŭ "heading3" por rubrikoj samnivelaj al la ĉefa rubriko. La grandeco varias de ŝablono al ŝablono, do eksperimentu tiel ke la rubriko en la teksto almenaŭ ne fariĝas pli granda ol la ĉefrubriko. Por subrubrikoj ni uzu "heading3" aŭ "heading4".

La rubrikon oni elektas jene:

  • Markigu la tekston kiu estu rubriko
  • Alklaku la falmenuon ĉe Format/Formato (normala teksto nomiĝas Normal aŭ Paragraf)
  • Elektu de la falmenuo 'Heading' aŭ 'Ĉapo' kun numero

Vi devas mem lerni kiel plej bone uzi la rubrikojn, ĉar bedarŭrinde la diversaj ŝablonoj de la subretejoj de la membroorganizoj traktas la rubrikojn malsame. Ankaŭ troviĝas malsamecoj inter la sistemaj redaktiloj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012