Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Elekto de bona artikola titolo

Detaloj

Elektu priskriban titolon!

En la retejo troviĝas multaj artikoloj. Ĉar estas stulta komputilo kiu devas pritrakti ilin, ĝi malbone povas trakti artikolojn kun la sama nomo. Bv uzi specifajn informojn en la rubriko. Ekz "Elfino vojaĝis al Gotenburgo - nov 2012" anstataŭ "Mia vojaĝo".

La "alinomo"

Estas grave ke vi nur uzas minusklojn kaj ciferojn sen spacetoj. Dividu la vortojn per streketo. Ekzemple la titolo "Elfino vojaĝis al Gotenburgo - nov 2012" havu la alinomon "elfino-vojagxis-al-gotenburgo-nov-2012".

La artikola nomo estas kaj la videbla rubriko en la artikolo mem, sed ankaŭ la "alinomo". Tiu estas la vort-ĉeno kiu aldoniĝas al la reteja paĝo (URL) por doni tute unikan adreson al artikolo. Tio ebligas al vizitanto kopii la adreson al ĝuste tiu specifa artikolo.

Neniam uzu spacetojn en alinomo

La komputiloj nur legas URLon ĝis troviĝas spaceto, do se vi uzas spacetojn la komputiloj ne legos la tutan adreson al la reteja paĝo, do la adreso ne funkcios. Se vi ne komprenas kiel skribi alinomon, lasu la kampon malplena. La sistemo mem entajpos frazon.

"Alia nomo" por paĝosaltoj

La funkcio Paĝosalto donas alian eblecon. Do, ne intermiksu la "alinoman" kampon kun la kampo "Alian nomon".

Povas esti konfuze ke eblas skribi rubrikon ankaŭ por la partoj de artikolo uzante "paĝosalton". Per paĝosalto vi povas dividi artikolon en pluraj partoj kun propraj rubrikoj videblaj en eta kampo plej supre en la artikolo. La supra kampo por paĝosalto estas la nomo de tiu parto, sed la dua kampo donas eblecon meti alian nomon al la parto en la rubrika kampeto.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012