Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Skribi supersignojn

Detaloj

Supersignoj

En publikigitaj artikoloj, bv uzi nur la ĝustajn literojn kun korektaj supersignoj. Se vi alkutimiĝis al la sistemo "cx->ĉ" uzu ĝin ankaŭ en la artikola redaktilo, sed alklaku ekster la tekstareo por aŭtomate ricevi supersignojn kiam vi pretskribis.

Se vi volas verki tekston per alia ĉapeliga sistemo sed tamen volas aŭtomate ĝustigi al korektaj supersignoj, uzu la supersigna prilaborilo en la suba ĉef-menuo Esperanto por ŝanĝi la tekston.

Troviĝas helpaj programetoj por povi skribi korektajn supersignojn rekte per via komputilo. Por Makintoŝo kaj Vindozo troviĝas solvo en la Dosiera Arkivo, subfako Teknikaĵoj, sed por linuksa sistemo la ĉefa administranto ne povas helpi. Se vi havas solvon - kontaktu nin por plibonigi la servon!

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012