Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

La kaŝita parto

Detaloj

La supra ĉefmenuo

En la supra ĉefmenuo (kun la menuero Aktivi) troviĝas la kaŝita Membrejo de EsperantoSverige. Se vi membriĝis vi devas ensaluti por povi vidi la kaŝitan parton.

La menuo kiun vi vidas sube estas la viva, funkcianta menuo normale videbla plej supre en la retejo. Vi povas libere uzi la menuon por veni al la diversaj lokoj en la retejo.

 

 

Vizitantoj kiuj ne ensalutis nur vidas la menueron 'Aktivi' kun la submenua ero 'Membriĝi' kaj 'Kiel aktivi?'.

Ensalutintaj membroj povas vidi multe pli, skribi kaj sendi artikolojn, uzi rapidmesaĝan sistemon por komuniki inter la membroj, diskuti en forumo kaj similaj aferoj.

La menueroj kaj ilia enhavo:

AKTIVI - enhavas funkciojn

MIAJ AFEROJ - enhavas detalojn kiuj rilatas al vi kaj via konto

MEMBROJ - enhavas listojn kaj informojn pri la membroj en EsperantoSverige

LASTE - enhavas statistikon pri la uzo kaj la vizitoj

Komento (0) Vizitoj: 1562

La publika parto

Detaloj

La suba ĉefmenuo

EsperantoSverige estas du-parta. Unue ĝi estas membrejo por aktivaj esperantistoj kiuj volas kunlabori per interreto. Due ĝi estas informa paĝaro por la Sveda esperantomovado kaj ties organizoj.

La malferma parto troveblas en la suba ĉefmenuo kiu aspektas ĉi-tiel:

 

La Membroorganiza parto estas malferma kaj videbla por ĉiu vizitanto. Per la suba ĉefmenuo (Aktuale, Kalendaro ktp...) vi povas rigardi la komunajn partojn en Aktuale, Kalendaro kaj Enhavo.

Membroorganizoj gvidas vin al subpaĝaroj de la Svedaj esperantoorganizoj kiuj elektis kunlabori en EsperantoSverige.

Butiko estas prilaborata dum la aŭtuno 2013 kaj ĉefe havos erojn de SEF, sed ĉiu Membroorganizo povas uzi ĝin por siaj varoj kaj servoj.

SvEspKon estas informoj pri la Sveda Esperanto-Kongreso, intaj kan ontaj eventoj.

Esperanto estas aro da ligoj al diversaj paĝoj kun helpa informo pri la lingvo, retligoj al aliaj Esperantopaĝaroj ktp.

Komento (0) Vizitoj: 1610

Strukturaj interrilatoj

Detaloj

La ferma parto kie estas la aktivejo - la supra ĉefmenuo - estas vere la centra parto kaj plej grava parto de EsperantoSverige. Tiu estas la intrareto de la movado. La malferma parto - la suba ĉefmenuo estas la parto ĉirkaŭ kiu troviĝas la sub-retejojn de la Membroorganizoj.

Ĉiu Membroorganizo estas alirebla per la submenuo de Membroorganizoj, sed kelka el ili ankaŭ havas siajn proprajn URLojn (retadresojn). La organizoj estas rekte alireblaj per la jenaj domajnoj:

SEF - esperantoforbundet.se kaj esperantoförbundet.se
E-G - esperantogarden.se, esperantogården.se kaj esperantogaarden.se, aŭ eĉ eg.esperantosverige.se
VEK - Västerås Esperanto-Klubb - vek.esperantosverige.se
La Venkonta Stelo - klubo en Norrköping - neg.esperantosverige.se ("Norrköpinga Esperanto-Grupo")
EKS - Esperanto-Klubo de Stokholmo - eks.esperantosverige.se

Komento (0) Vizitoj: 1247
   
© EsperantoSverige 2012