Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri Helpejo

Ĉi tie troveblas priskribaj artikoloj pri funkcioj kaj enhavo en la retejo. Per la ligoj live vi povas iri rekte al blogtipa artikola listo de ĉiuj artikoloj en la koncerna kategorio.

Sube estas listo de ĉiuj helpaj esperantlingvaj artikoloj. Per la filtrilo vi povas entajpi unuopajn vortojn aŭ eĉ partojn de vortoj se vi serĉas specifan vorton el artikola rubriko.

   

Helpejo - Diskutejo

Detaloj

Komuna loko por mesaĝoj

La Diskutejo estas tiel nomata "forumo" kien oni iras por sekvi diskutojn kaj ankaŭ partopreni en ili.

Se vi neniam uzis forumon, vi povas pensi pri ĝi kiel komuna retpoŝtejo kie vi povas sekvi mesaĝojn laŭ kategorioj kaj en sinsekva kaj tempa ordo. Anstataŭ dissendi retmesaĝojn al diversaj homoj, ĉiuj kiuj interesiĝas pri certa temo venas al la forumo por diskuti. Tiel ĉiu kiu interesiĝas pri temo povas trovi la informojn, vi ne plu perdas unuopan mesaĝon meze de diskuto ĉar vi neniam ricevis specifan mesaĝon aŭ forigis ĝin el via enirkesto. Per forumo oni konservas (interesajn) diskutojn en unu loko.

Alia pluso de forumo anstataŭ sendi retpoŝton, estas ke novuloj ekzemple en estraroj povas legi la malnovajn diskutojn kaj daŭraj proponoj kiujn la grupo jam diskutadis ne devas esti diskutataj denove. La malnovaj kialoj, opinioj kaj decidoj restas por malfrualvenantoj, kaj tiel kreas trezoron de informoj.


Diskuti

La baza funkcio estas ke vi povas respondi al demando/diskuto kaj ankaŭ krei tute novan temon se vi volas komencigi diskuton. Per la butono Respondi temon vi vidos novan paĝon kun redaktilo. Vi povas aldoni mienetojn, redakti vian tekston kaj ankaŭ kunsendi aldonaĵon.

Aboni novajn noticojn

Defaŭlte via notico estas markita kiel Abono. Tio signifas ke vi ricevos la sekvajn respondojn en tiu temo per mesaĝo al via retpoŝtadreso. Vi NE povas respondi al la diskuto per retpoŝto, sed devas ensaluti kaj viziti la temon denove.

En via profilo vi povas vidi kiujn temojn vi abonas.

Se vi volas aboni pli ol nur la temoj kie vi mem skribis, eblas per la Aboni-butono en ĉiu kategorio, aboni tutan kategorion aŭ sekcion de la forumo.

Nova temo

Kiam vi kreas novan temon vi devas decidi en kiu kategorio ĝi estu. Elektu prudente tiel ke vi helpas al viaj kundiskutuloj trovi vian temon.

Enketoj

Unu el la servoj de la forumo estas la ebleco krei enketojn kie la aliaj membroj povas voĉdoni. Tio estas ege bona servo ekzemple por estraroj por ekscii pri la sintenoj de la membroj ktp. Eblas aldoni plurajn respondojn, ne nur 'Jes' aŭ 'Ne', kaj decidi lasta tago por voĉdoni.

Dankoj kaj karmo

Por ne havi noticojn nur dirante 'ankaŭ mi' aŭ 'Dankon', eblas per du manieroj komuniki kun aliaj membroj krom mesaĝoj. Se iu skribis ion vere bonan, eblas danki por tiu specifa mesaĝo. Se oni pensas ke alia membro ĝenerale estas afabla kaj faras bonajn aferojn, eblas aldoni 'bonan karmon' al tiu. Ankaŭ eblas aldoni malbonan karmon al individuoj kiuj malbone kondutas. Per verda pluso kaj ruĝa minuso oni povas doni karmon al unuopaj profiloj. Vidu ene de diskutoj. Ĉiu notico havas informojn pri la verkanto, kie troviĝas la karmo-butonojn.


Se iu estas malafabla

Troviĝas pluraj rimedoj por 'mem-moderigo' de la forumo. Plej ofte estas neniu problemo, sed foje temas pri temo kiu povas fajri la sentojn kaj pro diversaj kialoj homoj povas malĝojiĝi aŭ koleriĝi pro io. Se vi sentas ke iu devas fari ion, verŝajne estas vi mem kiu devas fari tion. Eta averto: ne uzu la kontrolajn rimedojn se vere ne troviĝas bona kialo. Povas esti ke aliaj komencos vidi vin kiel problemo...

Negativa karmo

La unua estas nature ke vi povas aldoni negativan karmon al persono. Ĉiuj vidas tion, kaj se pluraj homoj faras la samon, tio devus esti indiko al la individuo ke ŝli faras ion nedeziratan.

Kiel eviti 'Flam-batalojn' per kafumo

Vortoj povas esti armiloj. Ni volas eviti vortmilitojn ĉar ili malofte helpas al iu, sed pli ofte kreas malamikojn. Se vi pensas ke diskuto ekflamiĝis kaj estas survoje al batalo, vi povas tutsimple respondi per mesaĝo kie ekzemple "Mi volas teon kun ĉokolada kuko." Tiel vi ne devas skribi kio aŭ kiu estas la problemo, ĉar per tia skribaĵo vi mem fariĝas parto de la problemo. Sed pli ol unu diskutulo dum mallonga tempo sendas kafuman mesaĝon, tio estas signalo al la batalantoj foriri de la diskuto kaj lasi al aliaj pludiskuti se ili povas senflame daŭrigi.

Raporti diskuton

Se tio ne helpas, vi povas uzi la butonon "Raporti al moderanto" kiu troviĝas en ĉiu mesaĝo. Tiam la administrantoj ricevas mesaĝon ke estas problemo. La sekvoj povas esti ke la temo estas ŝlosita, do ne plu eblas respondi al ĝi. Se estas persono kiu antaŭe partoprenis en flambataloj, povas esti ke ŝli estas blokita dum periodo por restarigi ordon por la aliaj membroj.

Se estas eĉ pli serioze

Se okazis krimo, eblas ankaŭ raporti al la polico. La diskutejo estas parto de la mondo kie troviĝas leĝoj pri konduto ktp.

 

Komento (0) Vizitoj: 2767

La Kalendaro

Rango laŭ uzantoj:  / 0
Detaloj

La kalendara servo fakte ne troviĝas en EsperantoSverige. Ni uzas la servon Calendar ĉe Google. Por kompreni kial, oni devas scii ke la inundo de informoj en interreto, daŭre estas indeksita per 'retrobotoj' (aŭ serĉrobotoj)  kiuj serĉas informojn por indeksi. Nur per indeksoj de enhavo de individuaj paĝoj, la serĉmotoroj kiel Google, Duckduckgo, Bing, Altavista ktp ktp, povas trovi kaj prezenti informojn.

Ĉar la interreto estas tiel grandega kaj ŝanĝiĝanta, la retrobotoj ne povas traserĉi ĉion samtempe. Povas daŭri monatojn antaŭ la robotoj revenas al ĝisdatigita paĝo. Tial ni ne povas fidi ke aktualaj informoj kiel aranĝoj estas troveblaj se ni nur priskribas ilin en niaj propraj paĝoj.

Kiam oni uzas la servon Calendar en Google, Google mem (kiu estas la plej uzata retesplorilo) kaj aliaj kiuj dependas de Google (kiel Duckduckgo kiu kaŝas la individuaj informoj de la uzantoj) tuj scias pri nova evento. Per aldona programo (etendaĵo) de nia retpaĝa programo, eblas montri la guglan kalendaron en nia retejo.


Aldoni novajn erojn al Kalendaro

Ĉiu vizitanto povas entajpi detalojn en la sciiga formularo apud la kalendaro. Tiu kiu havas aron da eroj por aldoni povas sendi ilin rekte al la kalendara redaktoro per la retpoŝtadreso kalendaro (ĉe) esperantosverige.se.

En la planoj troviĝas plibonigo. La ideo estas ke ni aĉetu etendaĵon kiu permesas al uzantoj mem aldoni erojn al la kalendaro tra nia retejo. Plej verŝajne nur ensalutintaj funkciuloj/redaktoroj kaj fidataj membroj rajtos fari tion.

Komento (0) Vizitoj: 1161
   
© EsperantoSverige 2012