Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Joomla! kaj Esperanto

Detaloj

Bonvenon al la oficiala esperanta retejo de Joomla!

Pro la decido pretigi esperantlingvan retejon, ni bezonis stabilan kaj uzeblan EnhavMastruman Sistemon. Ĉar la inicianto de la retejo jam uzis Joomla! dum pluraj jaroj kaj ankoraŭ estis kontenta pri ĝi, la elekto estis ege simpla.

Esperanto estis oficiala lingvo en Joomla 1.5, sed kiam alvenis versio 2.5 kaj foriris la antaŭan esperantan tradukan gvidanton, ĝi pereis. La ŝanĝoj inter versioj 1.5 kaj 2.5 estis tiom grandaj ke ni nur povis uzi proksimume 25 % de la antaŭa traduko. Tiun laboron ni faris dum la printempo kaj somero en 2012. Ekde julio 2012 esperanto denove fariĝis oficiala traduko de Joomla kiam ni povis oficialigi la unuan fazon de la lingvo-pakaĵo por J! 2.5.6. Depost nia "pretigo" de la retejo esperantosverige.se, ni plutradukos la administran/Dorsan parton de J! 2.5 kaj ankaŭ pretigos novan tradukon por la Fronto por J! 3. Tio verŝajne komenciĝos frue dum 2013.

 

Traduko

En julio 2012 la unua parto - la frontflanko - de Joomla 2.5.6 estis preta kaj oficialiĝis, restarigante Esperanton kiel unu el la oficialaj lingvoj ĉe Joomla.org. (Por la Frontflanko neniu aldoniĝis en versio 2.5.8, do ĝi estas kompleta ankaŭ por tiu versio.) Vi povas trovi la lingvo-pakaĵon en la oficiala Joomla retejo por tradukoj. Dum la vintro-printempo de 2013 ni pretfaros la Frontflankan parton de Joomla! 3 kaj espereble la dorsflankojn de almenaŭ J! 2.5.

La jam tradukitaj etendaĵoj kiujn ni uzas estas: Kunena 2 (Diskutejo), AdsManager (Pulmerkato), GCalendar (Kalendaro), Fox Contact (Kontakto), Phoca Download (Arkivo/Alŝuto), CeltaWeb Traffic (Vizitoj), Authorlist (Aŭtorlisto), Freestyle FAQ (Demandaro), JoomShopping (Butiko), CNotes (Notoj), Kide Chat (Babilejo), Komento (Komento) kaj BS MyJspace (Membropaĝoj). Duone tradukitaj estas jNews (novaĵleteroj), UddeIM (Rapidmesaĝoj) kaj Hoduma (Raportilo).

Baldaŭ ni pritraktos: Fabrik (Farendaĵoj) kaj PrioritySpend (?). Antaŭhelpe tradukiĝis partoj de jNews (dormas pro manko de zorganto pri novaĵleteroj) kaj  Community Builder, etendaĵo kiu povos servi al ni onte.

La tradukoj ni sendas al la posedantoj de la etendaĵoj, sed ili ankaŭ haveblas por elŝuto sub Enhavo -> Dosiera arkivo -> Teknikaĵoj kiam ili finpretas.

 

La gvidantoj kaj respondeculoj

La Joomla "International Esperanto Translation Team Coordinator" estas Stella Lindblom. Oficialaj helpantoj estas Sara Török kaj Puff Östling. Ĉiuj el ni estas de Svedio, sed ni esperas ke pli da homoj aliĝas de diversaj landoj por krei internacian esperantan Joomla!n komunumon.

Por kontakti nin, vi povas aŭ uzi la kontaktforumlaron ĉe tiu ĉi retejo, aŭ skribi al tradukoj (ĉe) esperantosverige (punkto) se.

La plano estas restaŭri la esperantan projekton ĉe joomlacode.org. Ĝi estis gvidata de Cindy McKee kiam ŝi tradukis Joomla 1.5, la ĵus mortinta versio.

 

   
© EsperantoSverige 2012